1 - Alta kanto de Salomono.
2 - Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
3 - Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.
4 - Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
5 - Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
6 - Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
7 - Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8 - Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9 - Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
10 - Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.
11 - Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
12 - Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
13 - Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
14 - Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
15 - Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
16 - Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;
17 - La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.